[Speciala] Podkasto 001: Zamenhof-Tago 2018

Publikigita je la 25a de Januaro 2018 12:00 am

podkasto


[Speciala] Podkasto 001: Zamenhof-Tago 2018

Kun ĝojo kaj entuziasmo, ni havas la honoron anonci, ke UP Esperanto-Societo ĵus lanĉis podkastojn. Temas pri la unua fojo, en kiu filipinaj esperantistoj elsendis podkastojn, kaj ĉi tiujn podkastojn kreis -- kaj kreos -- universitataj studentoj, amatoraj sed pasiaj kaj lernemaj. La podkastoj estas dank' al la kunlaboro de ĝia redakcio: Anne Frances Calceta, direktorino pri informado, Carl Dizon, direktoro pri edukado, kaj Albert Stalin Garrido, prezidanto.

Jen aŭskultu la unuan elsendon de niaj podkastoj, speciale kreitaj por la lastatempe okazigita Zamenhof-Festo en la urbo Cainta. Kiel nia Kristnaska donaco ni alŝutas ĝin en tempo, en kiu ankoraŭ multaj partoj de la mondo festas la signifoplenan tagon. Ekkonu nian Societon kaj kion ni faras, ktp.

Por sugestoj, demandoj, komentoj, ktp., bv. sendi al ni retmesaĝon aŭ privatan mesaĝon al nia Facebook pago. Ni ankaŭ antaŭĝojas vian subtenon, kunhavigante ĉi tiun elsendon al viaj amikoj kaj samideanoj.

Ni esperas ke tio interesos vin -- kaj se jes, bv. teni vin interesataj ankaŭ por ĉiuj la aliaj venontaj elsendoj de niaj podkastoj!

Tuj Aŭskultu