[Speciala] Podkasto 002: Kristnasko, la Novjaro, kaj Rizal-Tago!

Publikigita je la 1a de Januaro 2019 4:00 am

podkasto


[Speciala] Podkasto 002: Kristnasko, la Novjaro, kaj Rizal-Tago!

Bonvenon al la podkastoj de UP Esperanto-Societo (UP Esperas), kiu estas bazita ĉe la Universitato de Filipinoj en Diliman, kaj la sola oficiale registrita universitata Esperanto-klubo en Filipinoj. Unuafoje kreiĝis Esperanto-podkasto en la lando, kreita tute de universitataj studentoj por samideanoj tra la mondo.

Jen la dua elsendo, kiu enhavas pli diversajn kaj buntajn enhavojn. Temas pri la lastatempe okazintaj specialaj feriotagoj en Filipinoj: Kristnasko, la Novjaro, kaj la Rizal-Tago! Aŭskultu kantojn, poemon, mesaĝojn prilaboritajn tute de lokaj esperantistoj.

La gvidantoj estis Anne Frances Calceta, direktorino pri informado, kaj Carl Dizon, direktoro pri edukado kaj esplorado de UP Esperas. Kunreĝisoras Albert Stalin Garrido, prezidanto de UP Esperas.

Por sugestoj, demandoj, komentoj, ktp., bv. sendi al ni retmesaĝon aŭ privatan mesaĝon al nia Facebook pago. Ni ankaŭ antaŭĝojas vian subtenon, kunhavigante ĉi tiun elsendon al viaj amikoj kaj samideanoj.

La sekva elsendo aperos en la venonta monato.

Tuj Aŭskultu!